Ĉefa paĝo

Bonvenon al Glazov!
      

      Glazov estas malgranda urbo (ĉ.100 mil loĝantoj), kiu troviĝas en la norda parto de la Udmurtia respubliko, apud la Uralaj montoj. Historio de la urbo komenciĝis en la 18-a jarcento. En la jaro 1780 Jekaterina la Dua donis al la vilaĝo Glazovo statuson "urbo". 
      Glazov staras sur maldekstra bordo de la rivero Ĉepca. Nun Ĉepca estas negranda rivero, sed iam ĝi estis ŝipirebla. Legendo diras, ke Jekaterina la Dua perdis sian ĉapon, naĝinte per ŝipo laŭ la rivero. De tie aperis nomo de la rivero - Ĉepca.
      En Glazov en diversaj epokoj loĝis Pjotr Ĉajkovskij, avo de la granda rusa komponisto; Olga Knipper-Ĉeĥova, edzino de la fama rusa verkisto; Vladimir Korolenko, publika aganto kaj verkisto. Tra nia urbo veturis dekabristoj al Siberio. Memore pri tio, straton, laŭ kiu pasis vojo de dekabristoj, oni nomis Sibirskaja.
      Dum la Granda Patruja milito en Glazovon estis evakuitaj multe da uzinoj kaj fabrikoj el aliaj provincoj de la lando. Aktiva evoluado de la urbo komenciĝis post la Milito. Estis konstruitaj lernejoj, malsanulejoj, kulturdomoj, novaj loĝdistriktoj ktp.
      Nun Glazov estas industria kaj kultura centro de la norda parto de la respubliko. Urbofondanta uzino estas Ĉepca meĥanika uzino, kiu produktas diversajn aĵojn por atoma industrio. En Glazov troviĝas du superaj lernejoj – inĝeniera-ekonomika kaj pedagogia. En la urbo estas kelkaj bibliotekoj, kulturpalacoj, kinejoj, naĝejo, sportstadiono, kafejoj kaj restoracioj. Ekster la urbo oni povas serĉi ripozdomon, skibazon, ĉevalejon ktp. Per trajno de stacidomo eblas forveturi en ajnan punkton de la lando.


Blazono de Glazov