E-renkontiĝoj‎ > ‎

Zamenhofa tago en Jekaterinburgo-2011



















Kaj jen mia malgranda, iom freneza raporto pri la vojaĝo al Jekaterinburgo :)

Ĉi jare mi decidis partopreni la Zamenhofan feston en Jekaterinburgo. La vojo ĝis la ĉefurbo de Uralo ne estas tiom longa – nur 11 horojn per trajno. Biletoj estas aĉetitaj, pasaĝerplena trajno alvenis kaj mi forveturas al oriento, forgesante pri la laboro kaj hejmaj aferoj :)
Ŝajnas al mi, ke stacidomoj de ĉiuj grandaj urboj estas tute similaj: ŝvarmas diversspecaj homoj, kriadas taksiistoj, kisas unu la alian amatuloj, kiuj finfine ekhavis bonŝancon renkontiĝi post longa disiĝo :)
Ĝis komenco de la festo restis ĉirkaŭ 4 horoj kaj mi decidis promeni tra la urbo. Mi promenis sen ajna speciala celo :) Dum la vojo mi ekvidis grandan libro-vendejon, eniris kaj restis ene dum longa tempo – tiom da interesaj libroj mi trovis. Sed aĉetis mi nur du librojn. La unua estis lernolibro de la japana lingvo kaj la dua – rusa-portugala frazlibro.
Iom post iom mi proksimiĝis al la hotelo “Granda Uralo”, kie okazos nia festo. Krom mi, la glazova esperantistino, en Jekaterinburgon alvenis ankaŭ esperantistoj el Ĉelabinsko kaj Tjumeno. Estis tre agrable renkonti konatulojn kaj konatiĝi reale kun homoj, kun kuj ni estis konataj nur per interreto ;)
La festo estis aranĝita en konferencejo en la sesa etaĝo de la hotelo. Ĉiuj partoprenantoj komune ornamis la ejon, surtabligis kandelojn, abion, preparis manĝaĵojn ktp.
La festo komenciĝis. Saŝa Osincev montris al ni interesajn esperantajn librojn el sia kolekto, prezentis kelke da filmoj kaj rakontis pri aliaj interesaĵoj, ekzemple, pri spiritismo kaj ĉefe pri la unua Internacia sendependa kinofestivalo en la internacia lingvo Esperanto "Kino sen limoj" :) 
Poste ni skajpumis, kantis, fotadis, manĝis, babilis, ludis ktp. Jekaterinburgaj komencantoj estis solene akceptitaj al membroj de la klubo “Arĝenta Flamo”. Novuloj prezentis sin kaj siajn urbojn, ekzemple estis mi, kiu prezentis Glazovon kaj donacis malgrandajn donacojn al “Arĝenta flamo” :)
Esperantistinoj el Jekaterinburgo kaj Ĉelabinsko bakis grandan torton “Esperanto-125”. Ne tuj ni kuraĝis formanĝi tiun belan bakaĵon. La torto estiĝis la plej grava objekto de la festa fotosesio. Nur poste ni solene distranĉis ĝin :)
Kaj pri la fotosesio. Bela junulino Katja Zamislova sperte fotis ĉiujn sur la fono de granda bela afiŝo, kiu estis speciale farita por tiu festo.
Estis tre agrable konatiĝi kun Raja kaj Viktoro Kudrjavcevi. Kiu dume ne scias, ili estas eks-redaktoroj de la revuo "Komencanto" kaj ĝuste bonaj homoj. Krome Viktoro estas redaktanto de la retejo http://esperanto-plus.ru.
Ĝis nun miaj pensoj flugas ie en Jekaterinburgo kaj mi ne povas priskribi ĉion tute trankvile kaj senemocie. Verŝajne poste, mi alskribos ion.
Do tempo pasis nerimarkeble. Gaja, amika festo finiĝis. Sed restis agrabla sento, ke ne vane Zamenhof kreis la lingvon, ja homoj amikiĝas, ja homoj atendas senpacience novajn renkontiĝojn! :)
Novjaro al rusaj esperantistoj de Uralo kaj Siberio venas samtempe kun la Zamenhofa tago :)

                                                                                                                             
                                                                                                                             Olga Ŝilajeva

Comments